Verteilschriften in Esperanto
Die Urknalltheorien basieren auf sechs Annahmen, die immer vorhanden sind, auch dann, wenn sie nicht ausdrücklich erwähnt werden. Wenn alle richtig sind, könnte man mit den Berechnungen beginnen und der Frage nach dem Ursprung des Universums nähergekommen. Wenn jedoch nur eine der notwendigen Annahmen falsch ist, ist die gesamte Idee des Urknalls hinfällig. Werner Gitt zeigt in diesem Beitrag, dass fünf der sechs Grundannahmen als falsch betrachtet werden müssen. Schließlich zeigt er, wer wirklich der Schöpfer dieser Welt ist: Jesus Christus. Prakrako -Pafo preter la celtabulo Teorio pri la prakrako estas niatempe ĝenerale akceptita kiel la teorio por klarigi la naskiĝon de nia universo. Kiel ĝia fondinto validas la belga katolika sacerdoto kaj astrofizikisto Georges Lemaître (1894-1966), kiu en la jaro 1931 por la varmega komenca stato de la universo uzis la nocion »primordiala atomo« aŭ »praatomo«, pli poste ankaŭ »la kosma ovo«. La nocio prakrako (angle: big bang; laŭvorte: granda krako) devenas de la angla fizikisto kaj kosmologo Fred Hoyle (1915-2001). Elektinte tiun vorton li volis demonstri la teorion pri la prakrako kiel neverecan, ja li estis adepto de la konkurenca teorio »Steady-State«.[1] En sia konata libro »La mallonga historio de la tempo« la konata brita astrofizikisto Stephen W. Hawking (1942-2018) menciis kelkajn pli profunde borantajn demandojn, kiam temas pri la universo: »Nun kiel antaŭe ni havas nesatigeblan bezonon, vidi, kial ni troviĝas ĉi tie kaj de kie ni venas« (p. 28). »Ŝajnas al ni, ke ni vivas en la aliena mondo. Ni volas kompreni tion, kion ni ĉirkaŭ ni perceptas, kaj tiel ni demandas: Kiamaniere la universo estas farita? Kian pozicion ene de ĝi ni havas; de kie tio venas kaj de kie ni venas? Kial la afero estas tia kaj ne alia?« (p. 217) Teorioj pri la prakrako beziĝas sur ses premisoj, kiuj ĉiam troviĝas ĉemane, eĉ se ili ne estas eksplicite menciitaj. Se ĉiuj tiuj premisoj estus ĝustaj, en tia kazo ni povus komenci kalkuli; kaj se ni ĝuste kalkulus, tiam ni por certa parto de la vojo proksimiĝus al la demando pri la origino de ĉio ekzistanta. Sed se unu nura postulata premiso estas falsa, tiam la tuta ideo pri la prakrako estas pafo preter la celtabulo. Tiam validas, ke endas trovi alternativon, kiu espereble plenumos la postulon de ĝusteco. Do, ni traserĉu ĉiun el tiuj ses premisoj: Premiso n-ro 1: Naturleĝoj estas universale validaj. Tiu ĉi premiso post multaj sciencaj eksperimentoj kaj observadoj montriĝis ĝusta. La naturleĝoj havas en la materia mondo tiel trapenetran efikadon, ke ili validas ĝis la plej malproksima angulo de la universo. Nek unu nura atomo povas ilian efikon eskapi. Neniu proceso de la aferoj sur la Tero kaj en la vastoj de la universo restas eĉ por oneto da milionono de sekundo ekster ilia efikatingo. Rezultato: Premiso n-ro 1 estas ĝusta! Premiso n-ro 2: Sub la nocio de »kosmologia principo« estas kunligitaj du kosmologiaj supozoj: la principo de homogeneco kaj la principo de izotropio. Homogeneco de la universo signifas: Sendepende de la punkto de observado en la spaco la universo montriĝas ĉiam egala. Ke la universo estas izotropa, tio signifas: La universo estas en la sama momento el ĉiu punkto en la spaco en ĉiujn direktojn je longaj distancoj vidata egala. Jam simpla rigardo en la stelplenan ĉielon per nuda okulo tuj montras, ke la universo en proksima ĉirkaŭo de la Tero estas nek homogena nek izotropa, ja la steloj estas disordigitaj tre malorde. Laŭ la pli granda mezuro ili konsistigas galaktojn, kiuj tamen estas distribuitaj tre malorde. Je la sekva hierarkia nivelo tiuj galaktoj konsistigas galaktajn familiojn. Kaj je la eĉ pli granda skalo oni povas rekoni mielĉelaran strukturon. Ambaŭ astronomoj, John P. Huchra kaj Margaret J. Geller el la esplorcentro Harvard Smithonian Center for Astrophysics en Cambridge, Usono, malkovris evidentajn grandajn strukturojn kun dimensioj de 300 milionoj da lumjaroj. Universitata profesoro Hans Jörg Fahr (*1939) el la instituto por astrofiziko parolas pri la universo kiel pri sandgreno, kia ĝi devus formiĝi, se prakrako fakte troviĝus. En tia kazo oni devus percepti universon, kiu estus amorfa, sen iu ajn strukturo – la materio devus esti en la spaco egalmezure distribuita. Sed kiamaniere la kosmo povus veni el la kaoso? Nenie en la kosmo oni povas trovi hazardecon. Kial la materio el si mem povus formi strukture celorientiĝajn unuojn? Nia sunsistemo kun cirkulantaj planedoj estas je plej alta nivelo strukturita, ĝi aspektas genie strukturita. Kaj kiu enmetis strukturon de ordo en la universon, se konforme al la premiso n-ro 6 ne estas permesate konsideri ĉe la iro de la aferoj Dion? Respondo de »metodika ateismo« diras: Malhela materio kaj malhela energio! Kaj kion povus efektivigi tiuj ĉi ekzotikaj fenomenoj, kies ekziston ĝis nun neniu pruvis? Ili devus helpe de gigantaj gravitkampoj efektivigi ordigitajn strukturojn. En la publicaĵo »Physics Today« la kosmologo Ofer Lahav el la University College en Londono surlistigas tiujn fenomenojn laŭ procentoj: 5 % normala materio, 25 % malhela materio, 70 % malhela energio. Tiamaniere oni havus 5 % da realeco kaj 95 % da pura spektakulado! La malhela materio estas pura elpensaĵo. En la universo oni ĝin ne povas percepti laŭ iu ajn reciproka efikado. Oni ne povas ĝin vidi, sed ĝi estas nepra por klarigi diversajn strukturojn kaj la hierarkiecon en nia universo en la senco de la gravita gluilo. Sen tiu malhela materio ne troviĝas elirpovo por trovi por la strukturoj en la universo iun ajn klarigon. Rezultato: Premiso n-ro 2 estas falsa! Premiso n-ro 3: La nuntempan observadon, laŭ kiu la universo disvastiĝas, oni turnas en inversan proceson (reekstrapolado) ĝis iu singulara punkto, kie oni imagas mason kaj energion kunigitaj en unu punkto. Edwin Hubble, astronomo el Usono kaj nomdonanto por la konata teleskopo Hubble (1889-1953) malkovris en la jaro 1929, ke la universo disvastiĝas. La mezurebla rapido de tiu ekspando nomiĝas »la konstanto de Hubble«. Ĝi rezultas nombre: H₀ = (67,15 ± 1,2) km/s/(Mpc) (1 Mpc = 1 megaparsekundo = 3,26 milijonoj da lumjaroj) Se oni el tio derivas la reciprokan valoron, oni ricevas 1/H₀ = 14,7 milijardojn da jaroj, kaj tiun tempon oni arbitre difinas kiel la realan aĝon de la universo. Laŭ la formulo de Hubble: v = H₀.d (v = rapideco de disvastiĝo; d = distanco de certa galakto de la observanto) tiam ĉiuj galaktoj devus de ni malproksimiĝi. Sed tio ne estas fakto. Kontraŭe: la galakto Andromedo, unu el niaj pli proksimaj galaktoj, de ni ne malproksimiĝas, sed per rapideco de 410.000 km/h moviĝas en nian direkton. Rezultato: Reekstrapolado al unu punkto ne povas esti argumentita! Premiso n-ro 4: La energio de la prakrako estiĝis laŭhazarde. La tuta materio estiĝis el pura energio konforme al la ekvacio de Einstein E = m.c2. Komence de la prakrako la tuta universo estis pli malgranda ol unu nura atomo. La premiso n-ro 4 kontraŭas la fizikan leĝon pri la konserveco de la energio. Laŭ tiu leĝo la energio nek povas nove estiĝi nek esti nuligita. La premiso n-ro 4 tiel estas refutita pere de la naturleĝo. Rezultato: Premiso n-ro 4 estas falsa! Premiso n-ro 5: Tio estas la filozofia premiso de la materiismo. Laŭ tiu doktrino ĉio, kio en la mondo ekzistas, devis estiĝi el maso kaj energio. Franca natursciencisto Georges Baron de Cuvier (1769-1832) konstatis tion ĉi: »Laŭ la sama mezuro, laŭ kiu la scienco progresis, ĝi revenis de trompaj konkludoj de materiismo.« Konforme al la materiisma ideo la universo devus iam esti naskinta vivon. Sed ĉiu viva estaĵo havas en si, kiel konate, enorman kvanton da informoj. Sed informo estas laŭ la naturaj leĝoj de la informoj[2] nemateria fenomeno, kiu ne povas eliri el la materio. Tiel la ideo de materiismo estas per naturleĝoj refutita (vidu [1], paĝo 284). Rezultato: Premiso n-ro 5 estas falsa! Premiso n-ro 6: Teorio de prakrako estas bazita sur la »metodika ateismo«, ja en tiu sistemo ne troviĝas loko por Dio. Pruvo de Dia ekzisto el informo: Ĉar la vivĉeloj enhavas enorman kvanton da universalaj informoj[3], kaj neniu el tiuj koditaj konceptoj venas de la homo, kiel la fonto nepra estas (dieca) inteligenta sendanto (Demiurgo, Dio). Nepreco por la ekzisto de tia Demiurgo estas certigita surbaze de la sekva naturleĝo pri informo: Universala informo povas esti komponita nur fare de inteligenta sendanto (vidu [1], paĝo 182). Rezultato: Premiso n-ro 6 estas falsa! Kio do estas la rezulto de nia pripenso? El ses premisoj de la teorio pri la prakrako nur unu sola estas science pruvebla, dum kvin el ili estas pruvite falsaj. Tio konsekvence signifas finon de la tiel disvastigita teorio! Tiel la prakrako estas pafo preter la celtabulo! Ni diru klare kaj kompreneble: Prakrako neniam okazis! Kio estas la alternativo al la prakrako? Ambaŭ astronomoj, John D. Barrow (University of Sussex, Anglija) kaj Joseph Silk (University of California, Berkeley) montras al ĝusta direkto, dirante: »La kosmo estis zorge … akordigita por la vivo. Ke nia universo tiel surprize gasteme kondutis al la vivo, tio certe ne okazis nur per la supozita iro de la evolucio … Ke la naturleĝoj allasus ekziston de steloj kun planetsistemoj, do vere apenaŭ allasus, tio havas kun eblecoj de variaĵoj pere de evolucio nenian rilaton. Tiajn neŝanĝeblajn ecojn la mondo simple havas aŭ ilin ne havas … Por ke fakte multaj inter si sendependaj ecoj akordiĝas … tio povus allasi supozon, ke nia universo estis konceptita pro nia apero. Ĉu ne estus eble, ke malantaŭ tiuj strangaj ,hazardoj' kaŝiĝas granda Planinto?« (»Lust am Forschen«, Piper-Verlag, p. 167-168). Tiu »Granda Planinto« neniel restis kaŝita. Li prezentis sin al ni, ja la Biblio pri Li diras: »Dio, kiu multfoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj, en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo, kiun Li nomis heredanto de ĉio, per kiu ankaŭ Li faris la mondaĝojn« (Hebreoj 1,1-2). Per tio estas klare dirite, ke la tuta universo kaj ĉio en ĝi trovebla estis kreita per Jesuo Kristo, la Filo de Dio. Sekvaj citaĵoj el Nova Testamento konfirmas al ni tutamplekse la majestan potencon de kreado ĉe Jesuo: »En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. Tiu estis en la komenco kun Dio. Ĉio estiĝis per li; kaj aparte de li estiĝis nenio« (Johano 1,1-3). »Ĉar en li (= Jesuo Kristo) kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio videbla kaj nevidebla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; ĉio kreiĝis per li, kaj por li; kaj li estas antaŭ ĉio, kaj en li ĉio ekzistas« (Koloseanoj 1,16-17). La tuta stelplena ĉielo tiel ne fontas el ia prakrako aŭ alia evolucia proceso, kian la homoj elpensas, sed rezultas el planita, celhava kaj ĉiopova ago de la Filo de Dio. Per propra pensado oni apenaŭ povas kompreni, ke tiu ĉiopova Dio kaj Kreinto demetis sian diecon kaj nin vizitis sur tiu ĉi Tero, mortis sur la kruco pro niaj pekoj, la trian tagon releviĝis el la morto kaj poste reiris en sian ĉielan sferon. Tiuj ĉi pensoj, kiujn neniam trovis iu ajn homo, povas haltigi nian spiron: La viro sur la kruco kaj la Kreinto de la tuta universo estas la sama persono! Kun tiu ĉi vero ni troviĝas transe de tio, kion iu ajn homo helpe de sia tuta logiko povas percepti. Kiam Jesuo sur la kruco portis la pekon de la mondo, la suno dum tri horoj malheliĝis. Kiel neperceptebla situacio! La Kreinto mem humiliĝis ĝis la kruco. pordon al la ĉielo. La psalmo 139,17-18 markas tiun limzonon de nia pensado: »Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio! Kiel granda estas ilia nombro! Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; kiam mi vekiĝas, mi estas ankoraŭ kun Vi.« Estu la penso eĉ tiel malfacila, ke la Kreinto renkontas nin en la persono de la Krucumito, tamen jen grava demando: Ĉu la Kreinto troviĝas de ni tiel malproksime – »super tendo de stelaroj« kiel opiniis la princo de la germana poezio Friedrich Schiller – aŭ oni povas eniri kontakton kun li persone? Jes, Dio estas proksime al ni, atendante nian preĝon: »Ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo (de Jesuo), saviĝos (por la ĉiela regno)« (Romanoj 10,13). Nia Kreinto Jesuo invitas nin esti iam por eternoj en lia ĉiela regno. Tiu ĉi burĝrajto estas garantiita al ĉiu, kiu tiun ĉi inviton respondas. Surbaze de la senmezura amo de Dio ĉiu estas invitita – ankaŭ vi, kara leganto, kara legantino! Dir. kaj prof-o a.D. dr-ro-inĝ. Werner Gitt [1] »Steady-State-Kosmos« estas modeleca prezentado, per kiu la universo estas laŭdifine space kaj tempe senlima kaj ĝi evidentigas nenian komencan singularecon. [2] W. Gitt: Information – der Schlüssel zum Leben, CLV-Verlag, 6-a eldono 2018. [3] Difino: »La universala informo (UI) estas el ka koditaj simboloj abstrakte donita mesaĝo en la servo al unu procedo aŭ pli kaj al certa celo« (vidu [1], paĝo 97).
Prof. Dr. Werner Gitt erklärt in dieser Schrift den Heilsplan Gottes - angefangen bei der Geburt Jesu (Krippe), über seinen Tod (Kreuz), bis hin zur Entrückung und ewigen Herrlichkeit (Krone). Gott schuf Abhilfe für die "Urkatastrophe" der Menschheit, den Sündenfall. Wie in der Bibel vorhergesagt, sandte er seinen Sohn auf die Erde. "Nie aber hat die Welt einen Gott gesehen - bis es Weihnachten wurde." Das Kreuz wurde für Kritiker zum Anstoß. Sie verstehen nicht, wie ein "Hinrichtungsinstrument" zum Zentrum eines Glaubens werden kann. Prof. Dr. Gitt sieht diese Kritik als Indiz, dass die Menschen ihr Sündenbewusstsein verloren haben: Es gab keinen anderen Weg für die Rettung des Menschen, weil die Trennung zwischen Gott und uns durch die Sünde so groß ist. Wenn Jesus einmal wieder kommt, wird man ihn als König erkennen. Dann wird die Menschheit zweigeteilt sein in Angenommene und Verworfene. Für diejenigen, die Jesus in ihr Leben aufnehmen wollen, gibt es ein vorformuliertes Gebet, das ihnen dabei hilft. Dieses Traktat eignet sich besonders gut zur Weitergabe an suchende Menschen! Kripo, kruco kaj krono Prakatastrofo Ĉiam denove furiozas katastrofoj en nia mondo. Pro la cunamo en decembro 2004 mortis pli ol 160 mil homoj; la drono de Titanic postulis 1522 homajn vivojn, la dua mondmilito postlasis 50 milionojn da mortigitoj. Tamen la prakatastrofo estis la origina peko en la ĝardeno Eden, en la paradizo. Ĝi estas la kaŭzo de ĉiuj aliaj katastrofoj, kiuj iam ajn okazis ie en la mondo. La unua peko okazigis disdividon de la homo disde Dio. Kaj sen Dio la homo falas en la vorticon de eterna perditeco. Se Dio tolerus en la ĉielo unu nuran pekon, do ankaŭ la sufero kaj la morto envenus tien, kaj tion Dio ne volas. Tio rompas la koron de Dio: la homoj, kiujn Li kreis kaj ilin amas, deturnis sin de Li. Tiamaniere ili akiris por si la morton. Ni diras proverbe: „Neniu planto kreskas kontraŭ la morto.” Eĉ neniu herbo en la ĝardeno Eden! Tamen, probable Dio havas iun medikamenton? La helpo de Dio – Li sendis sian Filon Tamen Dio jam en la ĝardeno Eden havis sian savoplanon kaj ĝin anoncis – kvankam tiam ankoraŭ tre kodite – jam tuj post la origina peko: „Kaj mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj ŝia idaro; ĝi frapados vian kapon, kaj vi pikados ĝian kalkanon” (1.Moseo 3,15). En la neniam finiĝinta ĉeno de profetaj eldiroj ĉiam denove estas atentigite pri la venonta Savanto, kiel ekzemple: „Eliros stelo el Jakob, kaj leviĝos sceptro el Izrael“ (4.Moseo 24,17). „Kaj vi, ho Bet-Leĥem Efrata, kiu estas malgranda inter la milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva” (Miĥa 5,1). La absolute lasta anonco de la Savanto estis perita per anĝelo, kiam tiu al Jozefo revelaciis la naskiĝon kaj la nomon de la ĉiela infano: „Maria, via edzino, … naskos Filon, kaj vi nomos lin Jesuo; ĉar li savos sian popolon de ĝiaj pekoj“ (Mateo 1,20-21). En la historiaj tempoj multaj personoj alpaŝis la mondscenejon, farante ĉe la homoj grandan nomon de si: imperiestroj kaj reĝoj, poetoj kaj filozofoj, guruoj kaj sorĉistoj, bonaj kaj malbonaj. Tamen neniam la mondo vidis Dion – ĝis okazis la kristnasko. La infano en la kripo ne estas tiaspeca Dio, kian la grekoj imagis sur Olimpo aŭ la pragermanoj en la boskoj de Walhall. Li estas la sola, kiu estis povinta diri: Mi estas la Kreinto, per kiu ĉio estis farita (Johano 1,1+3); „Mi estas la vero” (Johano 14, 6), „Mi estas la bona paŝtisto” (Johano 10,1), „Mi estas la pordo” [al la ĉielo] (Johano 10,7). Kian vojon li surpaŝis en tiu ĉi mondo? Ĉu li venis en akompano de cimbaloj kaj trumpetoj aŭ de tindra tumulto? Ĉu li venis akompane de ĉielaj anĝeltaĉmentoj ? Ne! Dio elektis virgan virinon el Izraelo – Maria – kiu trovis ĉe Li gracon por naski la Filon de Dio en la mondon. Tiamaniere Li surprizis ankaŭ judojn, kiuj pri sia Mesio ekzemple retenis en siaj oreloj jenajn profetajn eldirojn: „Jen via reĝo iras al vi” (Zaĥarja 9,9) aŭ: „Li frakasos kaj detruos ĉiujn regnojn” (Daniel 2,44). Tiel ili ne atendis infanon en kripo, sed veran reĝon! Tiu devus surpaŝi en plena povo kaj forpeli romanojn el Izraelo; li devus establi sian rezidejon en Jerusalemo kaj nomumi ĉefpastrojn kaj skribistojn ministroj. Sed Jesuo tiamaniere ne venis, tial judoj lin malakceptis. Ili pretervidis tiujn bibliajn versiklojn, kiuj eldiras, ke li unue venos kiel infano: „Ĉar infano naskiĝis al ni, filo estas donita al ni” (Jesaja 9,5). De tiu unu-sola dependas, ĉu ni travivos nian eternon en la ĉielo aŭ en la infero. Tiu mesio karakteriziĝas per 3 K, kiel sekve: Kripo (la unua K simbolas la alvenon de Jesuo en tiu ĉi mondon) Kruco (la dua K simbolas nian saviĝon, kiun efektivigis Jesuo sur la kruco) Krono (la tria K simbolas la kronon de Jesuo okaze de lia denova alveno kiel reĝo). Ne troviĝas kruco sen la kripo! Ne troviĝas krono sen la kruco! Sen la kripo kaj sen la kruco ne troviĝas la ĉielo por ni! Tial unue devis okazi la kristnasko! Kio ĉagrenas rilate krucon? La kritikantoj de kristana kredo ĉiam denove starigas la demandon: Kial do tiu brutala morto sur la kruco? En via kredo ĉio turniĝas ĉirkaŭ la instrumento de la mortigo. Ĉu Dio ne povis surpaŝi pli mildan vojon, por venigi nin homojn en klarecon? Kial la vojo al la repaciĝo pavimita per morto, doloroj, larmoj kaj funebro? Ĉu tio ne povus esti realigita pli milde, estetike kaj stilplene? Ĉu Dio ne povus simple fermi unu okulon koncerne niajn malperfektaĵojn? Neniu el tiu „kial?” pravas, ja ili malserioze prenas la pekon. Kaj tio ŝajnas esti la malsano de nia tempo. Nur de la kruco ni povas legi, kion ni povas trovi en neniu libro de iu ajn filozofo kaj pensulo: La kruco montras al ni, kiom profundan abismon la peko fosis inter Dio kaj homo. La abismo estas tiom senmezura, ke la infero estas ĝia konsekvenco (Mateo 25,46). La kruco donas al ni realan imagon pri tio, kiom proksime Dio paŝas al ni en sia amo, nome tiom, ke Li per sia Filo, vere dirite, sian plej amatan eston ŝiris de sia koro. La kruco de Jesuo estas la plej profunda malsupreniro de Dio. La Kreinto de la universo kaj de tuta vivo permesas sin mortigi kvazaŭ krimulo, sen defendi sin. Kiom alta prezo por la peko! Sed tiamaniere Jesuo povas ĉiun pekulon inviti al si: „Kaj tiun, kiu venas al mi, mi ja ne elĵetos” (Johano 6,37). Tamen validas ankaŭ: Tiu, kiu ne venas, estas perdita – eĉ poreterne! La kruco markas ankaŭ la finon de ĉiuj homaj savvojoj. Tial Jesuo povis tiel ekskluzive anonci: „Neniu venas al la Patro krom per mi” (Johano 14,6). Ĉiuj religioj estas, konfrontitaj kun la kruco, nur briletanta fatamorgano en la dezerto de la perdita homaro. La kristnaska mesaĝo estas kune kun la krucmesaĝo la unika savmesaĝo: „Ĉar la Filo de homo venis, por savi tion, kio estis perdita” (Mateo 18,11). Li venos denove Jesuo venos en tiun ĉi mondon la duan fojon. Tiam tamen ne plu kiel infano en la kripo, sed kiel la reĝo, juĝisto kaj reganto de mondoj. Ĉe Mateo 24,30 li sendube antaŭdiris tiun eventon: „Kaj tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro.” Kia motivo por ĝojo! La Kreinto de la mondo aperas! La Savanto de la mondo venas! Sed kial ni legas en la Apokalipso 1,7: „Kaj ĉiuj gentoj de la tero ploros pro li”? Kial oni krios: „Falu sur nin [montoj kaj rokoj], kaj nin kaŝu for de la vizaĝo de la Sidanto sur la trono” (Apokalipso 6,16)? Multaj aŭdis dum ilia vivotempo pri la nepreco decidiĝi por tiu Jesuo, sed ili diris „ne”! Nun ili estas perditaj kaj ili povas nenion plu ripari. Estas senrevene tro malfrue. Tial ili krias kaj hurlas. La plej multaj homoj iras siajn vojojn, sur kiuj Jesuo ne ĉeestas. La inventkapacito por tio estas enorma. Tiel ekzemple la konata usona aktorino Shirley MacLaine, vivanta kun sia hundo en ranĉo, diris: „Kun mia hundo Terry mi eĉ havas miaflanke mian propran dion – ĝi estas reenkarniĝo de la egipta dio Anubiso, kiu havas formon de hundo. Povas soni strange, tamen Terry kaj mi travivis minimume unu komunan vivon en la antikva Egipto. Li kiel la besto-dio kaj mi kiel princino. Nun la vivo kunigis nin denove.” Jesuo venos denove en formo videbla: „Jen li venas kun la nuboj; kaj lin vidos ĉiu okulo, kaj tiuj, kiuj lin trapikis; kaj ĉiuj gentoj de la tero ploros pro li“ skribis Johano en Apokalipso 1,7. Kiam Neil A. Armstrong 20-an de julio 1969 kiel la unua homo metis sian piedon sur la surfacon de la luno, 500 milionoj da homoj spektakompanis tiun eventon helpe de televidaj aparatoj. Lady Diana el Anglujo perdis sian vivon okaze de karambolo surstrate. Kiam 6-an de septembro 1997 pasis la ĝis tiam plej granda funebraĵo en Londono el ĉiuj tempoj, la ceremonion spektis 2,5 miliardoj da homoj sur la televidaj ekranoj – kvardek procentoj de la mondloĝantaro! Tial tio fariĝis la unua „globalenterigo” en la homa historio. Sed por la alveno de Jesuo oni ne bezonos televidajn kamerojn. Ĉiuj homoj travivos tiun la plej grandan eventon de la mondhistorio „live” (rekte). Por ĉiu homo Jesuo estos videbla. Tio ne validas nur por la mondloĝantaro, kiu tiutempe vivos, sed ankaŭ por ĉiuj generacioj el la tuta homa historio. Ankaŭ ĉiuj legantoj de tiu ĉi artikolo ĉeestos kaj vidos. Tiam troviĝos nur plu unu nura demando por debati: Al kiu grupo apartenas mi? Al la grego de la savitaj aŭ de la perditaj? Jesuo revenos subite: „Ĉar kiel la fulmo venas el la oriento kaj montriĝas ĝis la okcidento, tiel ankaŭ estos la alesto de la Filo de homo” (Mateo 24,27). En unu nura momento li estos videbla samtempe sur la tuta terglobo. En kiu taghoro tio okazos? La respondon ni trovas ĉe Luko 17,34: „En tiu nokto estos du viroj sur unu lito; unu estos prenita, kaj la alia lasita.” Do nokte? Sed du versiklojn poste ni legas: „Du viroj estos sur kampo [= taghela situacio]; unu estos prenita kaj la alia lasita.” Mi ne scias, ĉu la malkovristo de Ameriko Kristoforo Kolumbo konis tiun ĉi tekstoparton el la Biblio. Li povus sendiskute eltiri sekvan konkludon: Se la denova alveno de Jesuo okazos en la sama momento, kaj la Biblio priskribas la situacion tiel dumtage, kiel ankau dumnokte, tio estas ebla nur sur la sfero. Mi povas do velnavi okcidenten kaj tamen mi atingos orienton. Estas interese, ke la evangeliisto Luko skribis tiujn ĉi vortojn en la tempo, kiam la homoj havis neniun imagon pri la sfera formo de la planedo tero. Ambaŭ versikloj montras al ni ankoraŭ ion esencan. Okaze de la denova alveno troviĝos disdivido de la homaro en du grupojn. Estos distingite inter la alprenitaj kaj la lasitaj. Per tio estas jam difinita la vera problemo de la homaro. Nur unu demando estas grava: Ĉu mi apartenas al la grupo de la savitaj aŭ al tiu de la perditaj? Ĉu jam decidite? Dio kreis ĉiujn homojn kiel personecojn, kiuj disponas pri libera volo. Tio levas nin klare super de la bestoj. La libera volo permesas ambaŭ elektojn – distanciĝi de Dio aŭ proksimiĝi al Li. Dio faris en Kristo ĉion, por konduki nin sur la ĝustan vojon en la ĉielon. Tamen instruas la Biblio tre impresige kaj averte, ke ne ĉiuj surpaŝas la vojon de la savo. Kion Dio povus tiusence fari? Se Li forprenus de ni nian liberan volon, do Li prirabus nin de nia personeco, ni fariĝus maŝinoj, marionetoj, robotoj, kiuj nur procedas laŭ la antaŭpreparita programo. Sed en tiu ĉi kaj en la alia mondo la libera volo estas tre signifa parto de la personeco. De nia elektodecido dependas tiel ankaŭ nia eterna stato. Ĉu ni preparis nin por tiu venonta tago? En la parabolo pri dek virgulinoj admonas nin Sinjoro Jesuo por esti preparitaj. Li taskigas nin pripensi: Ĉiuj dek virgulinoj tamen estis „kredemaj” personoj, ili ĉiuj firme kredis: la nupto okazos. Tamen ne ĉiuj el ili agis laŭ sia konvinko. Kaj nur kvin el ili atingis la celon. Al la nepreparitaj Jesuo diris: „Mi ne konas vin!” (Mateo 25,12). Tiel ili preterpasis sian tutan eternon. Okazis, kiel iam diris Heinrich Kemner: „Oni povas preterdormi eĉ la vojon en la inferon!” Al Hermann Bezzel apartenas la nepra averto: „Oni povas ĝisfine froti la preĝejajn benkojn kaj tamen trovi sian finon en pereo.” La tiel nomataj „kredantoj”, kiuj nur konfirmas la faktojn, sed ili tion ne aplikas en sia persona vivo, kubĵetas per sia eterna vivo. Ĉiuj tri K-oj aŭ neniu! Dum ĉiuj jaroj okaze de la kristnaskaj tagoj ĉiam denove oni tre volonte festas la infanon Jesuon en la kripo. Ofte ĉio restas ĉe tio. Tamen oni ne povas disdividi la tri menciitajn „K-ojn”. Al Jesuo apartenas la kripo de lia homfariĝo, la kruco de lia suferado kun lia aldona resurekta venko, sed ankaŭ la krono de lia reĝeco, kiu dum lia denova alveno estos evidenta por ĉiu. Tio ĉi ek de la komenco estis la savoplano de Dio kontraŭ la prakatastrofo de tiu ĉi mondo. La lasta katastrofo, kiun travivos la homoj sen Jesuo, estas la infero. Bedaŭrinde ĝi konsumos pli da homaj vivoj ol ĉiuj aliaj katastrofoj en la historio kune – kaj tiu dua morto daŭros poreterne! Sed dum la kristnaska festo, kaj ne nur tiam, Dio nin demandas, tute persone, ĉu ni estas pretaj akcepti la donacon „Kripo, kruco kaj krono”. Diru JES al Li, alprenu la pardonon de viaj pekoj per Jesuo Kristo kaj fiksu tion en formo de via persona preĝo! Via preĝo povus teksti ekzemple tiel: „Sinjoro Jesuo, mi hodiaŭ legis, ke mi nur pere de vi povas veni en la ĉielon. Mi volas esti iam kun vi en la ĉielo. Savu min do de la infero, en kiun mi pro mia kulpo verdire devus veni. Sed ĉar vi min tiel amas, vi ankaŭ por mi mortis sur la kruco kaj tie pagis la punon por miaj pekoj. Vi vidas mian tutan kulpon – ekde mia infanaĝo. Vi konas ĉiun unuopan pekon, ĉion, pri kio mi nun konscias, sed ankaŭ ĉion, kion mi delonge forgesis. Vi konas ĉiun ekscitiĝon de mia koro. Antaŭ vi mi estas kiel malfermita libro. Tia, kia mi estas, mi ne povas al vi en la ĉielon. Mi petas vin, pardonu miajn pekojn, pro kiuj mi el mia tuta koro bedaŭras. Venu nun vi en mian vivon kaj faru ĝin nova. Helpu min, demeti ĉion, kio antaŭ vi ne estas en ordo, kaj donacu al mi novajn kutimojn, kiuj troviĝus sub via beno. Malfermu al mi aliron al via Vorto, la Biblio. Helpu min kompreni, kion vi volas al mi diri, kaj donu al mi obeeman koron, por ke mi faru tion, kio al vi plaĉas. Vi estu ekde nun mia SINJORO. Mi volas vin sekvi, montru al mi la vojon, kiun mi iru sur ĉiuj kampoj de mia vivo. Mi dankas vin, ke vi min elaŭdis, ke mi nun rajtas esti infano de Dio, kiu iam estos ĉe vi en la ĉielo. Amen.” Direktoro kaj profesoro D-ro-inĝ. Werner Gitt
Der Informationswissenschaftler Dir. und Prof. a.D. Dr.-Ing. Werner Gitt (Braunschweig) ist überzeugt, dass alle Aussagen der Bibel wahr und vertrauenswürdig sind. In seinen Büchern betrachtet er oft die Wunder der Schöpfung aus naturwissenschaftlicher Sicht. Dr. Joachim Cochlovius stellte Fragen an Werner Gitt zu diesem Themenbereich wie z. B.: „Ihre Homepage wernergitt.de ist mit dem Motto ‘Vom Denken zum Glauben’ überschrieben. Wie ist das gemeint? Kann man durch Nachdenken Gott finden?“
Im Laufe der Geschichte haben sich immer wieder Menschen gegen den Glauben an eine Auferstehung der Toten ausgesprochen. Sie sollten aber bedenken, dass Jesus seine Auferstehung nicht nur durch Worte verkündigen lässt, sondern sie beweist, indem er sich mehrfach an unterschiedlichen Orten und bei verschiedenen Gelegenheiten direkt zeigt. Mit dem Geschehen der Auferstehung hat Gott uns eine Wirklichkeit gezeigt, die weit über unsere Erfahrungswelt von Raum und Zeit hinausgeht: Unsere dreidimensionale Welt ist nicht die ganze Wirklichkeit. Jesus hat uns die Realität der Ewigkeit bezeugt. Ĉu frenezo aŭ vero?Resurekto de Jesuo Kristo Kio estis ĝis nun la plej granda evento en la mondhistorio? Ĉu tio estis eltrovo de komputilo fare de Konrad Zuse (1910-1995); ĉu la malkovro de Ameriko en la jaro 1492 fare de Kristoforo Kolumbo (1451-1506); ĉu la unua surluniĝo 21-an de Julio 1969 fare de Neil Armstrong (1930-2012)? Tiu lasta kiel la unua Terano per sia piedo surpaŝis la surfacon de la luno kaj diris famajn vortojn: »Malgranda paŝo por la homo, sed granda paŝo por la homaro.« Ĉiuj-ĉi eventoj estis tre gravaj, tamen ili ne atingas la eventon, pri kiu ni volas nun aparte pripensi. Tio estas la resurekto de Jesuo Kristo el la morto! Tiu evento havas signifon por ĉiu homo sur la Tero. Se oni pripensas la eldiron de Neil Armstrong, oni povus diri ankaŭ tiel: La resurekto estis la plej granda paŝo, iam ajn farita por la homaro, sed ankaŭ la paŝo, kiu provokis kaj daŭre provokas plej multe da duboj. Kritikaj obĵetoj koncerne la resurekton Dum la iro de la historio ĉiam denove homoj esprimis obĵetojn kontraŭ la releviĝo el la morto. Ĉi tie mi volas mencii nur kvin kritikajn esprimojn. 1. Sadukeoj: Jam al Jesuo proksimiĝis grupo da piaj viroj por kontraŭstari la releviĝon el la morto. Ili lin provokis per la demando, per kiu ili volis lin logi en falilon (Mateo 22,23-33): Se sep fratoj unu post la alia edziĝus kun la sama virino kaj tiu fine same mortus, al kiu ŝi do apartenus post la releviĝo? Jesuo ilian obĵeton nuligis per eldiro, ke transe de la morta limo geedziĝo ne troviĝas. Sed li aldonis logikan taskon, citinte el la dua libro de Moseo 3,6: »Mi estas la Dio de via patro, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob.« Sed ĉar Abraham, Isaak kaj Jakob mortis, ili konsekvence devas resurekti el la morto, ja: »Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj« (Mateo 22,32b). 2. Martin Heidegger: La konata germana filozofo Martin Heidegger (1889-1976) argumentis koncerne la resurekton ne surbaze de la fido, tamen trafe: »Se Jesuo el Nazaret releviĝis el la morto, tiam la tuta scienca rekono estas nur portempa.« Li sekvis logikon: se estas vere, ke Jesuo el Nazaret releviĝis el la morto, tiam ni kun nia naturscienca pensado mem surmetis senbazajn limojn. 3. Rudolf Augstein: Al Rudolf Augstein (1923-2003), la eldonisto de la plej granda germana magazino Der Spiegel oni iomete antaŭ lia morto starigis demandon: »Ĉu vi kredas en Dion?« Je tio li respondis: »Ne … Mi ne kredas en resurekton de iu ajn el la morto, kaj sekve mi ankaŭ ne bezonas okupiĝi pri tio plu. Kiam mi ne plu estas, do mi ne plu estas!« – Kiel fatala erarpenso! 4. Paroĥestro en embaraso pro sia prediko: Estis ioma tempo antaŭ la paska semajno, kiam mi troviĝis en interparolo kun iu paroĥestro. Li klarigis al mi, ke dum alproksimiĝas la paskaj tagoj, li falas en embarason pro sia prediko – tiel li tion esprimis. Kiel paroĥestro li tamen ne kredis en la resurekton de Jesuo. 5. »Die Zeit«: La semajngazeto Die Zeit tiel formulis titolon por la paska eldono (n-ro 16, 8-an de Aprilo 2009): »La plej nekredebla rakonto de la mondo. Nenio sonas pli nekredebla ol la resurekto de Jesuo!« La atestantoj de la resurekto Dio povus al ni anonci pere de sia profeto: »La resurekto de Jesuo okazis. Mi levis lin el la morto.« Tio tamen vokus al la podio ankoraŭ pli da dubantoj ol tio jam okazas. Sed Dio tion ne faris. Jesuo igas sian resurekton anonci ne per vortoj, sed li pruvas ĝin mem tiel, ke li kelkfoje aperis sur diversaj lokoj dum diversaj okazoj. En la Nova Testamento la atestantoj 15-foje atestas, ke ili ĝisvivis Jeson resurektinta kaj viva: Maria el Magdala (Johano 20,11-18) Virinoj ĉe la tombo (Mateo 28,9) Du disĉiploj survoje al Emaus (Luko 24,13-35) Petro (Luko 24,34; 1 Korintanoj 15,5) 10 disĉiploj sen Tomaso dum la paska lundo (Johano 20,19) 11 disĉiploj inkluzive Tomaso (Johano 20,26) 7 disĉiploj ĉe la lago de Tiberia (Johano 21,1-22) 11 disĉiploj sur iu monto en Galilea (Mateo 28,16-20) 12 disĉiploj, unue Kefa (1 Korintanoj 15,5) 500 fratoj (1 Korintanoj 15,6) Jakob, frato de la Sinjoro (1 Korintanoj 15,7) Ĉiuj apostoloj (1 Korintanoj 15,7; Marko 16,19-20; Luko 24,50-53; Agoj de apostoloj 1,3-12,26) Stefano, post ĉieleniro (Agoj 7,55-56) Apostolo Paŭlo, post ĉieleniro (antaŭ Damasko okaze de konvertiĝo: Agoj 9,3-5; en la templo: Agoj 22,17-21; en karcero en Cesarea (Agoj 23,11) Apostolo Johano, post ĉieleniro (Apokalipso 1,12-20). Ni komentas kelkajn atestadojn: 1. Maria el Magdala (Johano 20,1-18): Jam tre frue dum la paska dimanĉo ŝi ekpaŝis al la tombo de Jesuo. Veninte ĝis ĝardeno, ene de kiu troviĝis la tombo de Jesuo, ŝi tiel forte ektimis, ke ŝi komencis plori. Kiu povus deruli la ŝtonegon de la tombenirejo? La tombo estis malplena. Forta timo ŝin obsedis kaj ŝi ekkuris al la tranoktejo, kie troviĝis Petro kaj Johano. Ili ambaŭ tuj foriris al la tombo. Johano alvenis la unua, preskaŭ senspira, poste ankaŭ Petro. Maria el Magdala troviĝis malproksime post ili du. Johano proksimiĝis al la tombo, tamen li ne enpaŝis ĝin, sed li vidis, ke tie sur la malplena kuŝejo troviĝis nur la tukoj. Kiam Maria el Magdala alpaŝis la tombon, Johano kaj Petro jam ne plu tie troviĝis. Ŝi enpaŝis la tombon kaj kun konsterno konstatis, ke ĝi estas malplena. Subite ŝi vidis du brile blanke vestitajn virojn tie, kie antaŭe kuŝis Jesuo; unu ĉe la kapo kaj la alia ĉe la piedoj. Ŝi ne rekonis, ke temis pri du anĝeloj. Kaj la viroj demandis al ŝi: »Virino, kial vi ploras?« Kaj larmoplene ŝi respondis: »Ĉar oni forprenis mian Sinjoron, kaj mi ne scias, kien oni lin metis« (Johano 20,13). Ŝi turnis sian kapon kaj subite vidis viron, starantan antaŭ si. Ŝi opiniis lin ĝardenisto, kaj li ŝin demandis: »Virino, kial vi ploras, kiun vi serĉas« (Johano 20,15). Ankaŭ lian voĉon ŝi unue ne rekonis. »Sinjoro, se vi forprenis lin, sciigu min, kien vi metis lin, kaj mi lin forprenos« ŝi provis informiĝi. Sed poste li alparolis ŝin per ŝia nomo: »Maria!« Tio tuŝis ŝian koron. Neniam iu ŝian nomon elparolis tiel fajne, kiel li. Nun ĉio estis klara, kiu antaŭ ŝi staras. Tio estas Jesuo, resurektinta el la morto. Tiel ŝi fariĝis antaŭ ĉiuj la unua atestanto de la resurekto de Jesuo. 2. Du disĉiploj survoje al Emaus (Luko 24,13-31): Jesuo renkontis du siajn disĉiplojn survoje al Emaus. Surbaze de la Biblio li al ili klarigis la sencon de sia sufero kaj manĝis kun ili. Laŭ la maniero, kiel li rompis la panon, ili lin rekonis. 3. Dekunu disĉiploj (Johano 20,26-28): Ok tagojn post la pasko Jesuo denove aperis al dekunu disĉiploj. Ĉi-foje ankaŭ Tomaso troviĝis inter ili. Jesuo permesis al Tomaso palpi la vundojn por tiel forigi lian nekredemon: »Etendu ĉi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu ĝin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta. Tomaso respondis al li kaj diris: Mia Sinjoro kaj mia Dio!« (Johano 20,27-28). 4. Sep disĉiploj (Johano 21,1-22): Jesuo aperis al la sep unuaj vokitaj disĉiploj ĉe la lago de Genazeret, kiam ili revenis de a sensukcesa fiŝkaptado (Simon Peter, Tomaso, Natanael, du filoj de Cebedeo kaj ankoraŭ du aliaj disĉiploj). Laŭ lia vorto ili poste povis kapti 153 fiŝojn kaj Jesuo manĝis kun ili. 5. Pli ol 500 fratoj: Pri la plej granda samtempa atestado raportas la 1-a epistolo al Korintanj 15,6: »Poste li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe, el kiuj la plimulto restas ĝis nun, sed kelkaj jam ekdormis.« 6. Ankaŭ post la ĉieleniro Jesuo plurfoje aperis kiel la resurektinta. Kiam Stefano pro sia fido en Jesuon estis ŝtonumita, li povis de tiu loko rigardi en la ĉielon kaj li vidis Jesuon: »Jen mi vidas la ĉielon malfermitan kaj la Filon de homo starantan dekstre de Dio« (Agoj 7,55-56). Gravaj historiistoj la resurekton de Jesuo Kristo difinis kiel la plej certan historian aserton en la antikva tempo. Tiel ekzemple la promovita sciencisto profesoro Thomas Arnold (1795-1842), aŭtoro de la verko History of Rome (Historio de Romo) en tri volumoj, kaj posedanto de la katedro por la nova historio en Oksfordo skribis: »Mi konas neniun fakton el la historio de la homaro, kiu okaze de honesta esploro estus pruvita per pli bonaj kaj kompletaj argumentoj de ĉia speco, kiel la granda signo, donita al ni de Dio, nome, ke Kristo mortis kaj denove resurektis el la morto.« Eĉ tia skeptikulo kia la kantaŭtoro Wolf Biermann la resurekton komentis kiel la »plej firman valuton sur la foiro de la espero«. Kian signifon havas la resurekto de Jesuo por ni? 1. La vorto de Dio montriĝis vero: Per la resurekto de Jesuo ĉiuj eldiroj el la profetaj vortoj en la Malnova Testamento komplete plenumiĝis. Tiel la profeto Jesaja (en la ĉapitro 53,8-9+11) indikas la morton de Jesuo, lian tombon kaj lian resurekton: »De sur la tero de vivantoj li estas fortranĉita, pro la kulpo de mia popolo li estas frapita. Inter malboneguloj oni donis al li tombon, inter riĉuloj post lia morto, kvankam li ne faris maljustaĵon kaj trompo ne estis en lia buŝo … La laborfrukton de sia animo li vidos, kaj satiĝos. Per konigo de li Mia virtulo-servanto virtigos multajn; kaj iliajn pekojn li portos sur si.« Kiel oni povus montri ankaŭ aliloke[1], la Biblio estas la nura libro en la monda historio, kiu portas la Dian sigelon de vereco. 2. Post la resurekto de Jesuo Dio rekonis la oferon, oferita sur Golgoto: Nenio cetera – nek propraj faroj nek iu ajn religio – havas forton por nin purigi de niaj pekoj. Nur la verŝita sango de Jesuo sur la kruco sur Golgoto estas tiu nura efikoplena rimedo por purigado (1 Petro 1,19). 3. La resurekto de Jesuo kiel la bazo: La resurekto de Jesuo estas la bazo por nia releviĝo kaj la certigo, ke ankaŭ ni pere de li povas akiri la eternan vivon, kaj tiel li promesis: »Mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos, kaj ĉiu, kiu vivas kaj kredas al mi, por ĉiam ne mortos« (Johano 11,25-26). 4. La resurekto estas la ĉefa kolono de nia sava kredo: Sen la fakto de la resurekto ĉia anoncado estus vana: »Kaj se Kristo ne releviĝis, via fido estas vana; vi estas ankoraŭ en viaj pekoj« (1 Korintanoj 15,17). Post pli longa diskuto kun iu islamano tiu starigis al mi direktitan demandon: »Se do iu al vi pruvus, ke Jesuo verdire ne releviĝis, ĉu en tia kazo via kredo perdiĝus?« Je tio mi al li unusence respondis: »Jes!« Se Jesuo ne releviĝus, tiam milionoj da homoj paŝus sur falsa vojo, tiam ĉiuj diservoj kaj preĝoj estus senfruktaj. Ĉia klopodo je la regno de Dio restus sen iu ajn signifo. Ĉiuj martiroj pro Jesuo estus mortintaj vane. Ili daŭre restus en siaj pekoj kaj tiel perditaj. En tia kazo pravus la ateistoj kaj la teoriistoj de evoluciismo. Sed Jesuo releviĝis! Kaj tial ĉiu prediko havas valoron ĝin diri; ĉiu servo en la nomo de Jesuo havas valoron. La fido en Jesuon savas kun certeco! 5. La morto estas supervenkita: Kiu kredas en Jesuon, tiu la problemon de la morto ĝisfine solvis. Paŭlo priskribas la venkon de Jesuo super la morto en la 1-a epistolo al Korintanoj 15,54-55+57: »Sed kiam ĉi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj ĉi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumiĝos la skribita diro: La morto forglutiĝis en venko. Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo? … Sed danko estu al Dio, kiu donas al ni venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo!« 6. Pere de la evento de la resurekto Dio montris al ni la realon, kiu larĝe transcendas la mondon de nia spertado de spaco kaj tempo: Nia tridimensia mondo ne estas jam la tuta realo. Jesuo atestis al ni pri la realo de la eterno. Kion signifas la resurekto de Jesuo por vi, kara legantino, kara leganto? Ĉiu, kiu per sia preĝo sin turnas al Jesuo, antaŭmetas ĉe li siajn pekojn kaj konfidas al li sian vivon, estos liberigita de ĉiuj ŝarĝoj de kulpo kaj ricevos de li la donacon de la eterna vivo. Li firme promesis ne repuŝi iun ajn, venanta al li: »Tiun kiu venas al mi, mi ja ne elĵetos!« (Johano 6,37b). En la Regnon de Dio kondukas neniu alia vojo krom pere de Jesuo (Agoj 4,12). Kaptu la eternan vivon, al kiu vi same estas vokita (1 Timoteo 6,12). Dir-o kaj prof-o a.D. d-ro-inĝ-o Werner Gitt [1] Surbaze de 3268 plenumitaj profetaĵoj de la Biblio oni povas per matematika proceduro pruvi ĝian verecon.
Nie zuvor hat eine Krankheit die ganze Welt in die Knie gezwungen wie im Frühjahr 2020, in dem das Corona-Virus das öffentliche Leben zum Stillstand brachte. Der Shutdown wurde verordnet, Veranstaltungen wurden abgesagt, Universitäten, Schulen und Kitas geschlossen. Fußballspiele fanden vor leeren Rängen statt. Gottesdienste waren verboten – das gab es noch nicht einmal in Kriegszeiten. Wir suchen nach einer Erklärung für diese Pandemie. Wer gibt sie uns?
Wir suchen den, der die tiefste Spur in der Menschheitsgeschichte hinterlassen und das Leben anderer Menschen am meisten beeinflusst hat. Wer hat die größte Bedeutung für unser Leben? Folgende Kriterien werden benannt, nach denen wir beurteilen wollen: Wer hat den Menschen die größte und weitreichendste Hilfe gebracht? Wessen Aussagen sind nie veraltet und heute noch hochaktuell? Wer hat sich persönlich für jeden von uns eingesetzt? Wessen Tat ist für jeden von uns wirksam? Zur Beantwortung dieser Fragen wird das Wirken von Menschen aus unterschiedlichen Bereichen betrachtet und schließlich die Person genauer beschrieben, auf die die richtige Antwort zutrifft. Von allen, die über diese Welt gingen, ist der Gottessohn Jesus Christus der Einzigartige und Unvergleichbare, den niemand kopieren kann.
An verschiedenen Beispielen wird die Genialität der Schöpfung dargestellt. Als Wissenschaftler erklärt Prof. Dr. Werner Gitt, dass die unglaubliche Information, die in der ganzen Schöpfung steckt, einer intelligenten Quelle bedarf. Diese Quelle ist Gott selbst. Die Wissenschaft kann nur das "Was" analysieren, nicht aber das "Woher". Das "Am Anfang schuf Gott Himmel und Erde" der Bibel gibt uns eine Antwort auf die Frage nach der Herkunft des Lebens. Der Gedanke, Gott hätte durch Evolution geschaffen (die so genannte "Theistische Evolution"), untergräbt die Autorität der Bibel und ist mit dem christlichen Glauben unvereinbar. Die Bibel zeigt deutlich, dass Jesus der Schöpfer ist. Jesus hat die Menschen geschaffen und liebt sie hingebungsvoll. Darum lädt Jesus dazu ein, diese Liebe anzunehmen. Dieses Traktat eignet sich besonders gut zur Weitergabe an suchende Menschen! Kiu estas la Kreinto? La mondo, de ni observata Jam unu rigardo en la mondon de vivestaĵoj montras al ni la altgradajn celorientitajn konceptojn: la kapbaleno, suĉbesto, estas ekipita tiel, ke ĝi povas droni 3000 metrojn subakve, kaj tamen ne morti dum la maldrono pro dronmalsano. La pego forte batas per sia beko kontraŭ la arbo kaj tamen ne ricevas cerboŝokon. En la plimulto de okazoj la vivo dependas de la kompleta funkcikapablo de la organoj (ekz. koro, hepato, rano). Ne jam pretaj, ankoraŭ kvazaŭ evoluiĝantaj aŭ duone pretaj organoj estas sen ajna valoro. Tiu, kiu ĉiokaze pensas en la senco laŭ Darwin, devas scii: la evolucio konas neniun celperspektivon kaj direkton de iu pli poste probable funkcianta organo. Multaj migrantaj birdoj disponas pri aŭtopilota sistemo, kiu ilin sendepende de la veterkaprioloj tag-nokte kun certa trafeco kondukas al la celo. Tiel ekzemple flugas laburnobirdo de Alasko ĝis Havajo por tie travintri. La energikonsumo por 4500 kilometrojn longa flugo estas tre precize kalkulita per 70 g da graso – kaj aldone troviĝas rezervo por la okazo de kontraŭvento per 6,8 g da graso. La naŭtiluso vivas sur la ekstera rando de disvolvita kalkŝelo, kies interna parto estas dividita je unuopaj septoj. Tiuj pleniĝas diversgrade per gaso, depende de la dronprofundo, ke ĉiam estiĝas ŝvebstato. Niaj modernaj submaraj ŝipoj efikas en tiu komparo vere plumpaj kaj senhelpaj. Tiuj ĉi bestoj prenas lokon normale en profundoj de proksimume 400 m, sed nokte ili maldronas ĝis 100 metroj subakve. Iu mikroskope malgranda bakterio posedas elektromotorojn, akcelitajn per protonoj, kiuj permesas al ĝi moviĝon antaŭen kaj malantaŭen. En tiel neimageble malgranda spaco de nur ses miliardonoj de kubikmilimetro la bakterio „coli-bacterium” disponas pri ses tiaj motoroj, pri propra elektroproduktejo kaj pri ne tiel malgranda nombro da kemilaborejoj. Unu nura vivĉelo estas je kelkaj dekpontenciĝoj pli komplike kaj genie koncipita ol ĉiuj de la homo konstruitaj maŝinoj. Ene de ĝi samtempe okazas miloj da regulitaj kaj tempe sinkronigitaj kemiaj procesoj. En la molekuloj DNA de la vivantaj ĉeloj oni povas trovi la plej altan de la konataj informodensecoj. Kiom da poŝlibroj oni povus per tiu ĉi stortekniko stori en la spaco de unu pinglokapo, se ĝi konsistus nur el DNA-materialo? Tio estus 15 milionoj da ekzempleroj! Se oni ilin staplus, tio donus staplaĵegon de 200 milionoj da kilometroj, kio estas 500-obla distanco inter la tero kaj la luno (384 000 km). En nia universo troviĝas laŭpritakse 1025 da steloj [unu 1 kun 25 nuloj]. Neniu homviva daŭro estas sufiĉe longa, por ilin nombri. Se oni havus tre rapidan komputilon, kiu dum sekundo povus realigi 10 miliardojn da kalkuloperacioj, oni tamen bezonus por nombri la stelojn 30 milionojn da jaroj. Se oni observas jam nur tiujn ĉi malmultajn ekzemplojn, do ĉiu pensanta homo devas sin demandi pri la origino de ĉiuj-ĉi geniaj konceptoj. La evolucio, kiun akceptis multaj samtempuloj, ne estas uzebla respondo, ja ĝi ekskluzive ĉion reduktas je materio – ankaŭ la senmezuran aron da informoj en la ĉeloj, la animon kaj la konscion. Sed la naturaj leĝoj de la informoj diras, ke la informo estas io nemateria kaj ĝi tiel bezonas ĉiam iun inteligentan fonton, do per propra volo ekipitan iniciatoron. La inteligento, kiu aperas en la faroj de la kreado, kaj la saĝo, estas verdire superba. La konkludo el la faroj de la kreado al kreanta Iniciatoro estas do nepra. Stariĝas la demando: Kie ni trovas la respondon kun garantiita vero? En la kadro de natursciencoj nur esta eble, esplori la realon de spaco kaj tempo, kiu nin ĉirkaŭas per diversaj metodoj de mezurado kaj pesado. Nur la „Kio?” de la kreitaro povas esti pritraktata, sed ne la „De kie?”. La respondo al la dua demando troviĝas ekster ĉiuj homaj klopodoj kaj sekve povas esti respondita nur de la Kreinto mem. Sed kie la Kreinto sin revelaciis? Ĉu en Biblio, en Korano aŭ en iu alia libro de la mondhistorio? Multaj religioj en nia mondo tamen ne povas esti ĉiuj en vero, ja ili estas tre diferencaj kaj donas kontraŭdirajn respondojn. Aŭ ili estas ĉiuj falsaj aŭ nur unu sola povas esti vera. Tre grava kriterio por enketi ilian verecon estas la plenumitaj profetaĵoj. La Biblio estas la nura libro, en kiu, jam longe antaŭe eldiritaj, pruveble efektiviĝis en pli postaj tempoj 3268 profetaĵoj. Neniu alia libro en tiu ĉi mondo disponas pri tia kvalitmarko. La Biblio elstaras kaj estas unika en komparo kun ĉio, kio iam ajn estis skribita. Pro tio la Biblio por mi estas la vorto de Dio, adresita al ni homoj. Jam en la unua versiklo la Biblio respondas nian demandon pri la Kreinto: „En la komenco Dio kreis...“ Tio ĉi bone kongruas kun la supra postulo, trovi inteligentan originon. Kiu estas la persono de la Kreinto? Dio ekzistis antaŭ ĉio alia. Antaŭ ol ekzistis la spaco, la tempo kaj la materio, Li estis, kiu agis. Izole observata vekas la unua frazo el la Biblio la impreson, kvazaŭ Dio la Patro sola estus la Kreinto. Decida atentigo, ke ne Li sola estis, kiu kreis, eliras jam el la raporto pri la kreado: „Ni kreu homon” (1. Mos 1,26). Ankaŭ la Sankta Spirito partoprenas, lian kunagadon oni povas elpreni el la 2-a versiklo de la kreoraporto: „... kaj la Spirito de Dio ŝvebis super la akvo.” La Biblio ne diras ĉion unuspire; ĝi informas nin ofte paŝo post paŝo. En la Nova Testamento la demando pri „Kiu?” estas pli precize elrulita. Tiel laŭ la unua ĉapitro de Korintianoj 8,6 Jesuo Kristo klare estas envolvita en la agon de la kreado: „Tamen por ni estas uno Dio, la Patro, el kiu estas ĉio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas ĉio, kaj ni per li.” La hebrea vorto „Elohim“ en 1. Moseo 1,1 estas plurala formo por la Dio-kreinto. Ni povas ilustri al ni la krean agon per iu ĉiutaga okazaĵo: ni veturas kiel familio peraŭte al niaj amikoj. Poste proksimiĝas la tempo de reveturo, tiam mi kiel la familia patro diras: „Do, ni volas veturi hejmen.” Ankaŭ se mi parolas plurale, tio signifas ankaŭ: nur unu sola sidos malantaŭ la stirilo kaj nur tiu efektivigos la veturadon. La ceteraj anoj de la familio samtempe sidas en la aŭtomobilo – ili do „veturas” – kvankam nur la ŝoforo aktive traktas la stirilon, gaspedalon kaj bremspedalon. Tiu ĉi malforta bildo povas peri al ni la vidpunkton, kiun donas al ni la Biblio pri la realiganto de la kreado. Pere de Jesuo Kristo Dio kreis la mondon. Tiel estas klare formulite ĉe Hebreoj 1,2. La komenco de la evangelio laŭ Johano samtiel dokumentas, ke ĉio, kio ekzistas, havas sian fonton en Jesuo: „Ĉio estiĝis per li kaj aparte de li estiĝis nenio, kio estiĝis” (Johano 1,3). Jesuo Kristo estas la Kreinto Pri la krea agado de Jesuo ni povas legi ĉe Kolosanoj 1,16-17: „Ĉar en li kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio videbla kaj nevidebla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; ĉio kreiĝis per li, kaj por li; kaj li estas antaŭ ĉio kaj en li ĉio ekzistas.” En la videbla, materia mondo ekzistas nenio, kio ne estus kreita per Jesuo. La giganta kosmo kun aro da milionoj da galaksioj estas ĉi tie tiel same inkluzivita kiel la plej fajnaj detaloj en la proceso de unuopaj vivaj ĉeloj aŭ la struktura konstruo de iu atomo. Jesuo ne estas nur la prainicianto de la tuta mikro- kaj makrokosmo; li havas ankaŭ la povon super ili ambaŭ. Transe de ĉio-ĉi ankaŭ tio, kio por ni ne estas videbla, estas kreita de Jesuo. Li vivigis la ĉielon per sennombraj kreitaĵoj, en la Biblio nomataj anĝeloj. Kiel ĉio estas en la Dia kreitaro multfaceta kaj samtempe ordigita, tiel tio validas ankaŭ por la nevidebla mondo, kiel demonstras ankaŭ la esprimoj: tronoj, regecoj, estrecoj, aŭtoritatoj. Sed Jesuo ne estas nur la Kreinto, ja li estas ankaŭ la Ekzistiganto de tiu ĉi mondo. Ĉio havas sian ekzistobazon en li. La mondo post sia kreiteco ne estas disponigita al si mem, sed Jesuo tenas kaj ekzistigas ĝin per sia povega vorto. Tiel ni ne devas timi, ke ni forbrulu pro kosma katastrofo de iu interstela kolizio aŭ ke ni frostiĝu pro la estingo de la suno. Jesuo ekzistotenas la mondon ĝis sia reveno. La homo ne venis en la mondon okaze de loteria ludo, kiel tion opinias la nobelpremiito Jaques Monod, ni estas kreitaj celorientite kaj per firma difino – por esti direktitaj al Jesuo. Sen tiu celo ni maltrafus nian vivon. La krea agado de Jesuo en la Malnova testamento En Sentencoj 8,22-24+30 ni legas: „La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo. Antaŭ eterno mi estis firme fondita, en la komenco, antaŭ la kreo de la tero. Kiam ankoraŭ ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita. Tiam mi estis ĉe Li kiel konstruanto.“ La traduko de Luther uzas la vorton „Werkmeister” [metia majstro] kaj tio same montras la realigan agadon de Jesuo koncerne la kreadon. La versiklo 26 el Psalmo 102 ripetiĝas en la Nova testamento ĉe Hebreoj 1,10 aplikite sur Jesuo: „En antikveco Vi, ho Eternulo, fondis la teron, kaj la ĉielo estas la faro de Viaj manoj.“ Kiamaniere la Kreinto faris siajn faritaĵojn? Se ni demandas, kiamaniere la kreado estis realigita, la Biblio revelacias al ni la metodojn de la Kreinto: Per la vorto de Dio: Psalmo 33,6; Johano 1,1-4 Sen iu komenca materialo: Hebreoj 11,3 Per la povo de Dio: Jeremio 10,12 Per la saĝeco de Dio: Psalmo 104,24; Kolosanoj 2,3 Laŭ la volo de Dio: 1. Moseo 1,26; Apokalipso 4,11 Per la Filo de Dio: Johano 1,1-4; Johano 1,10; Kolosanoj 1,15-17 Laŭ la esencaj karakterizoj de Jesuo: Mateo 11,29; Johano 10,11. Tiuj ĉi faktoroj estis dum ses kreotagoj efikantaj. Ili ne subiĝas naturleĝajn procesojn kaj tiel oni povas ilin kompreni nur pere de fido. La nun funkciantaj naturleĝoj regulas la procesojn en nia mondo; tamen ili ne estas la unua kaŭzo, sed nur la rezulto de la kreo. Kio estis al ni donita en Jesuo Kristo? Li estas la fundamento, sur kiu ni povas bazi nian vivon. Iu ŝparbanko varbas per la slogano: „Sur tiujn ŝtonojn vi povas konstrui!” Pri Kristo ni povas vere diri: „Sur tiun ĉi fundamenton vi povas bazi.” En Kristo ĉio havas sian fundon: la kreitaro, la Biblio, la fido, la savo, la paco, la espero, la vojo al la Patro, la celo de la vivo. Kristo estas la nerenversebla firma roko (1. Korintanoj 10,4), je kiu frakasiĝas ĉiuj de la homoj inventitaj sistemoj. Se Dio diras: „Mi pereigos la saĝecon de la saĝuloj” (1. Korintanoj 1,19), tiam tio okazas sur la roko de Jesuo. La ideologioj, ateismoj kaj evoluciaj sistemoj ĉi tie disfalas. Ankaŭ la reprezentantoj de tiuj misinstruoj iam devos kurbigi siajn genuojn antaŭ la Sinjoro (Filipanoj 2,10), eĉ se ili nun tiel fervore malakceptas la „Plananton”, la „Desegniston”, la „Kreinton” kaj la „Savanton”. Kial la evoluciinstruo estas tiom danĝera? Ĝi ne peras al ni nur falsan mondpercepton, sed ĝi kondukas nin en senesperecon, kiel tion tre trafe priskribis la germana verkisto Jean Paul: „Neniu Dio troviĝas ... Rigida senvoĉa Nenio! Frida eterna Nepreco! Freneza Hazardo ... Tiel ĉiu estas same sola en la vasta kadavrokripto de la universo!” La evoluciinstruo asertas, ke tiu ĉi mondo per ĝi povas esti klarigita sen la Kreinto. Ĝi miskondukas la homojn tiel konsekvence al ateismo, kaj per la ateisma starpunkto ni, laŭ la atesto de Jesuo, fine venas en la inferon: „Kiu ne kredos, tiu estos kondamnita” (Marko 16,16). Kelkaj provas proklami la evolucion por labormetodo de Dio. Sed se Dio kreus helpe de la evolucio, tiam: ne troviĝus iu unua homparo; ne troviĝus iu origina peko, ĉar „la agresemo estas la akcelrado por akceli la evolucion.” (Joachim Illies); tiukaze Dio uzus la morton kiel instrumenton de la kreado; en tiu kazo la savo per Jesuo, kiu estas kiel kontrasto al la pekinta Adamo ankaŭ „la lasta Adamo” (1. Korintanoj 15,45), perdus sian fundamenton. Tiamaniere tiuj ĉi eldiroj montras, kiel la t.n. „teisma evolucio” senvalidigus la Biblion en ĝiaj fundamentoj kaj tiamaniere misgvidus nian spiriton. Tial ni povas tiun ĉi falsan ideon el tuta profundo nur rifuzi. Spirĉesiga penso Ni ekkonis Jesuon kiel la Kreinton de ĉiuj ekzistaĵoj. Li estas, kiu estis de antaŭ eternoj kaj estas la reĝo de la ĉiela regno. Al li estas disponigita la tuta aŭtoritato en la ĉielo kaj sur la tero (Mateo 28,18). Ĉu ni povas percepti tiun ĉi spirĉesigan penson? La viro sur la kruco de Galgato kaj la Kreinto de tiu ĉi mondo kaj de la tuta vivo estas la sama persono! En sia neeligebla amo al ni li permesis sin krucumi sen defendi sin, por ke la pordo en la ĉielon povu malfermiĝi al ni. Tiu, kiu malakceptas tion, perdas ĉion: „Kiamaniere ni forsaviĝos, malŝatinte tian gravan savon?” (Hebreoj 2,3). Sed tiu, kiu tion akceptas, akiras ĉion: „Kiu aŭskultas mian vorton, kaj kredas al Tiu, kiu min sendis, tiu havas eternan vivon kaj ne venas en juĝon, sed jam pasis de morto en vivon” (Johano 5,24). Petu do la Sinjoron Jesuon por la pardono de ĉiuj viaj pekoj, por ke vi povu fari ekzamenon en la Dia juĝo, prenu lin por via persona Kreinto kaj Savanto kaj postsekvu lin! Direktoro kaj profesoro D-ro-inĝ. Werner Gitt
Die grundlegende Frage, die suchende Menschen sich stellen, wird hier von Prof. Dr. Werner Gitt beantwortet. "Wie findet man den Himmel?" Auf jeden Fall nicht durch eigene Anstrengungen oder Konzepte. "Was aber bringt uns wirklich in den Himmel?" Gott hat die Einladungen für den Himmel schon verteilt wie im Gleichnis des Menschen, der zu einem großen Fest Einladungen verschickte. Doch viele Menschen redeten sich heraus. Prof. Dr. Gitt ruft dazu auf, nicht so "kurzsichtig" wie diese Leute zu sein. Jesus will uns vor der Hölle erretten und diese wird kein Vergleich zu der sogenannten "Hölle von Auschwitz" sein. Er hat am Kreuz für unsere Schuld bezahlt, wir müssen diese Einladung nur annehmen, dann ist ein Platz im Himmel "gebucht". Ein Entscheidungsgebet soll den Lesern dabei helfen. Dieses Traktat eignet sich besonders gut zur Weitergabe an suchende Menschen! Kiamaniere mi venas en la ĉielon? La demando pri la eterneco estas de la homoj subpremita. Tion oni povas observi eĉ ĉe tiuj, kiuj tamen meditas pri sia vivofino. La usona aktorino Drew Barrymore ludis kiel infanfilmostelulo en la fantazia filmo „E.T. – la Eksterterano” unu el ĉefroloj. Kiam ŝi iĝis 28-jara, (nask. 1975), ŝi esprimis sian deziron: „Se mi devus morti antaŭ mia kato, oni donu al ĝi manĝi mian funebrocindron. Tiel mi almenaŭ povus supervivi en mia kato.” Ĉu tiu ĉi senpripenseco kaj miopeco rilate la morton ne estas io teruriga? Dum Jesuo vivis sur la tero, multaj homoj venis al li. Iliaj problemoj preskaŭ ĉiam havis mondecan karakteron: Dek eligitaj lepruloj volis resaniĝi (Luko 17,13), Blinduloj volis reakiri vidpovon (Mateo 9,27), Iu serĉis helpon ĉe heredkverelo (Luko 12,13-14), Fariseoj venis per la kaptila demando, ĉu oni pagu al la imperiestro imposton (Mateo 22,17). Nur malmultaj homoj venis al Jesuo por ekscii, kiamaniere oni venas en la ĉielon. Iu riĉa junulo alparolis lin per la demando: „Bona Majstro, kion mi faru, por heredi eternan vivon?” (Luko 18,18). Estis dirite al li, kion li faru, nome: forvendi ĉion, je kio alkroĉiĝas lia koro kaj postsekvi Jesuon. Sed ĉar li estis tre riĉa, li ne obeis la konsilon kaj tiel rifuzis pri la ĉielo. Troviĝis ankaŭ homoj, kiuj la ĉielon tute ne serĉis, sed dum la renkontiĝo kun Jesuo ili estis pri ĝi atentigitaj. Kaj poste ili en momento kaptis la okazon. Zakĥeo ekdeziregis vidi Jesuon. Sed li trovis pli ol li atendis. Post la vizito en la domo de Zakĥeo – kvazaŭ dum kaftrinkado – li trovis la ĉielon. Jesuo konstatis: „Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo” (Luko 19,9). Kiamaniere ni povas trovi la ĉielon? Post la ĝis nun diritaj vortoj ni povas precizigi: La ĉielon oni trovas en tute preciza tago. Estas bone tion scii, ja tiamaniere ankaŭ por vi, kara leganto, estas hodiaŭ eble akiri ĉe Dio vian eternan vivon. La akiro de la ĉiela regno ne estas ligita al iu farenda propra kontribuo. La ĉielan regnon oni povas trovi tute nepreparita. Niaj propraj konceptoj, kiamaniere veni en la ĉielon, estas tute falsaj, se ni ne eliras de la eldiroj de Dio. Iu furorkantistino kantis pri klaŭno, kiu post multjara laboro en la cirko retiriĝis: „Li venas certe en ĉielon, ja la homojn faris li feliĉaj.” Iu riĉa donatora damo igis konstrui domon por malriĉuloj, en kiu 20 virinoj povis vivi senkoste. Sed ŝi kondiĉigis tion per unu kondiĉo. La virinoj devis akcepti devon, ĉiutage dum unu horo preĝi por la animsavo de la donatora damo. Sed kiu nin vere venigas en la ĉielon? Por klare kaj kompreneble respondi tiun ĉi demandon, Jesuo rakontis al ni parabolon. En la evangelio laŭ Luko, ĉapitro 14,16 li parolas pri homo [tiu en la parabolo reprezentas Dion], kiu aranĝas grandan feston [ĝi en la parabolo reprezentas la ĉielon] kaj unue dissendas siajn invitilojn nur al certaj adresoj. Sed ĉiuj respondoj estas deprimaj. Unu laŭ la alia komencas sin ekskuzi. La unua klarigas: „Mi aĉetis kampon...”, la dua: „Mi aĉetis kvin jugojn da bovoj...”, la tria: „Mi edziniĝis kun edzino. Tial mi ne povas veni.” Jesuo finas la parabolon per la kondamno de la gastiganto: „Ĉar mi diras al vi, ke neniu el tiuj viroj invititaj gustumos mian vespermanĝon” (Luko 14,24). Laŭ tio oni klare vidas, ke oni povas la ĉielon akiri aŭ perdi. La decida punkto estas la akcepto aŭ la rifuzo de la invito. Ĉu ekzistas iu pli simpla vojo? Certe ne! Se iam multaj homoj estos ekskluditaj el la ĉielo, do ne tial, ke ili ne konus la vojon, sed ĉar ili malakceptis la inviton. La tri en la parabolo nomitaj homoj por ni ne estas modelo, ja neniu el ili akceptas la inviton kaj venas al la festo. Ĉu nun la festo eble ne okazos? Tamen! Post la rifuzoj la dommastro forsendas invitilojn al ĉiuj direktoj. Nun ne plu troviĝas presitaj invitkartoj kun orenpreso. Nun aktualas nur plu la voko: „Venu!” Kaj ĉiu, kiu akceptas la inviton, ricevas certigitan lokon ĉe la festo. Kio nun okazas? Jes, la homoj venas – eĉ en grandaj aroj. Post certa tempo faras la gastiganto interbilancon: Jen, ankoraŭ troviĝas liberaj lokoj! Li diras al siaj servistoj: „Iru eksteren denove! Invitu plu!” Ĉi tie mi deziras apliki la parabolon sur ni, ja ĝi trafas same precize nian situacion niatage. Ankoraŭ troviĝas liberaj lokoj en la ĉielo, kaj Dio permesas al vi diri : „Venu, okupu vian lokon en la ĉielo! Estu saĝa kaj rezervu vian lokon por la eterno! Faru tion hodiaŭ!” La ĉielo estas neimageble bela, tial nia Sinjoro Jesuo komparas ĝin kun granda festo. En la unua epistolo de apostolo Paŭlo al Korintanoj (ĉap. 2,9) pri tio tekstas: „Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.” Nenio, sed vere nenio sur tiu ĉi tero estas nur iomete komparebla kun la ĉielo. Tiel neimageble bele tie estas! Ni devas neniukaze mistrafi la ĉielon, ja ĝi estas tre valora. Iu malfermis por ni la pordegon en la ĉielon. Tio estas Jesuo, la Filo de Dio! Ni devas lin danki, ke estas tiel simple, atingi tiun lokon. Nun ĉio dependas de nia volo. Nur tiu, kiu estas tiom miopa kiel la tri viroj en la parabolo, ne postsekvas la inviton. La savo okazas helpe de la Sinjoro Jesuo En la Agoj de apostoloj (ĉap. 2,21) ni povas legi tre gravan versiklon: „Kaj ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos.” Tio estas la kerna frazo de la Nova Testamento. Kiam Paŭlo troviĝis en la malliberejo en Filipoj, li trafis en la interparolo kun la karcergardisto la centron: „Kredu al la Sinjoro Jesuo, kaj vi estos savita, vi kaj via familio” (Agoj 16,31). Tiu ĉi mesaĝo estas, vere, mallonga kaj skiza, tamen trapenetra kaj ŝanĝanta nian vivon. En la sama nokto la karcergardanto konvertiĝis al Jesuo. Troviĝas io, kion ni kun certeco devas koni: Jesuo volas nin forpreni de la vojo, kiu finas en la malbeateco, en la infero. Pri la ĉielo kaj pri la infero la Biblio diras, ke homoj tie restos poreterne. Unu el ambaŭ lokoj estas brila, la alia terura. Iu tria loko ne ekzistas. Kvin minutojn post sia morto neniu plu diros, ke per la morto ĉio finiĝas. Je la persono de Jesuo decidiĝas ĉio. Nia poreterna restado depends de unu nura persono: Jesuo – kaj de nia rilato al Li! Kiam mi troviĝis en Pollando por prezenti serion da prelegoj, ni vizitis la iaman pereigan koncentrejon Auschwitz. Dum la daŭro de la Tria regno tie okazis teruraj aferoj. Inter 1942 kaj 1944 tie estis mortigitaj per gaso kaj poste bruligitaj pli ol 1,6 milionoj da homoj, pliparte judoj. En la literaturo oni parolas pri „Infero de Auschwitz”. Mi meditis pri tiu ĉi karakterizo, dum ni estis kondukitaj tra iu gasĉambro, en kiu dum unu procedo 600 homoj devis morti. Estis neimageble terura afero. Sed, ĉu tio vere jam estis la infero? Ni povis kiel vizitogrupo tamen nur tial inspekti la gasĉambron, ke post la jaro 1945 la teruraĵo estis finita. Nun la instalaĵoj estas libere alireblaj por la vizitantoj kaj tie neniu plu estas turmentita aŭ gasvenene mortigita. La gasĉambroj de Auschwitz estis tempe limigitaj. La infero laŭ la Biblio tamen daŭras poreterne. En la enirhalo de la nuntempa muzeo mia rigardo trafis bildon, montranta krucon kun la korpo de Kristo. Iu kaptito gravuris sian esperon je la Krucumito per najlo en la vandon. Ankaŭ tiu artisto mortis en iu gasĉambro. Tamen li konis la Savanton Jesuon. Li mortis en iu terura loko, jes, sed la ĉielo estis por li malfermita. Dume el tiu infero, pri kiu la Sinjoro Jesuo en la Nova testamento tiel imprese avertas (ekz. Mateo 7,13; 5,29-30; 18,8), ne troviĝas eskapo kaj neniu savo plu, se iu homo tien venis. Ĉar la infero, male ol Auschwitz, estas poreterne en sia funkcio, ĝi ankaŭ neniam povas esti inspektvizitata. Ankaŭ la ĉielo estas poreterna. Kaj tio estas la loko, en kiun Dio nin volas konduki. Tial permesu vin inviti, veni en la ĉielon. Voku la nomon de la Sinjoro kaj rezervu tiamaniere por vi la ĉielon! Post iu prelego iu sinjorino min demandis, tute ekscitita: „Ĉu do oni povas la ĉielon tiel simple por si rezervi? Tio sonas kvazaŭ en iu vojaĝagentejo!” Mi konsentis kun ŝi: „Tiu, kiu ne rezervas, ne atingas la celon. Se vi volas vojaĝi al Havajoinsuloj, vi bezonas ankaŭ plenumitan flugbileton.” Ŝi demandis denove : „Sed la vojaĝbileto devas esti pagita, ĉu ne?” – „Ho, jes, la flugbileto por la ĉielo samtiel! Tamen ĝi estas tiom multekosta, ke neniu el ni ĝin povus pagi. Estas nia peko, kiu tion malebligas. Dio toleras en sia ĉielo neniun pekon. Tiu, kiu volas post sia surtera vivo esti poreterne kun Dio en la ĉielo, devas unue esti liberigita de sia ŝuldo. Tiun liberigon povas efektivigi nur la persono senpeka, senkulpa – kaj tiu persono estas Jesuo Kristo. Li nur estas pagipova! Kaj li pagis per sia sango, per sia morto sur la kruco.” Kaj kion mi nun devas fari, por veni en la ĉielon? Ankaŭ al ni adresas Dio sian inviton por saviĝo. Pli kaj pli intense multaj teksteroj de la Biblio nin invitas reagi al la voko de Dio: »Strebu eniri tra la mallarĝa pordo!« (Luko 13,24). »Pentu, ĉar la regno de la ĉielo alproksimiĝis!« (Mateo 4,17). »Eniru tra la mallarĝa pordo, ĉar larĝa estas la pordego kaj vasta estas la vojo kondukanta al la pereo, kaj multaj tra ĝi eniras. Ĉar mallarĝa estas la pordo kaj malvastigita estas la vojo kondukanta al la vivo, kaj malmultaj ĝin trovas« (Mateo 7,13-14). »Batalu la bonan batalon de la fido, kaj ektenu la eternan vivon« (1. Timoteo 6,12). »Kredu al la Sinjoro Jesuo, kaj vi estos savita« (Agoj 16,31). Ĉio-ĉi estas tre vigligaj kaj enpenetraj invitoj. Oni sentas en la tekstoj la seriozon, la decidemon kaj la neprecon. Tiel ni konsekvente agas nur, se ni respondas al la invito en la ĉielon per preĝo, kiu povus, en libera formulado, teksti iel tiel: „Sinjoro Jesuo, mi hodiaŭ legis, ke mi nur pere de vi povas veni en la ĉielon. Mi volas esti iam kun vi en la ĉielo. Savu min do de la infero, en kiun mi pro mia kulpo verdire devus veni. Sed ĉar vi min tiel amas, vi ankaŭ por mi mortis sur la kruco kaj tie pagis la punon por miaj pekoj. Vi vidas mian tutan kulpon – ekde mia infanaĝo. Vi konas ĉiun unuopan pekon, ĉion, pri kio mi nun konscias, sed ankaŭ ĉion, kion mi delonge forgesis. Vi konas ĉiun ekscitiĝon de mia koro. Antaŭ vi mi estas kiel malfermita libro. Tia, kia mi estas, mi ne povas al vi en la ĉielon. Mi petas vin, pardonu miajn pekojn, pro kiuj mi el mia tuta koro bedaŭras. Venu nun vi en mian vivon kaj faru ĝin nova. Helpu min, demeti ĉion, kio antaŭ vi ne estas en ordo, kaj donacu al mi novajn kutimojn, kiuj troviĝus sub via beno. Malfermu al mi aliron al via Vorto, la Biblio. Helpu min kompreni, kion vi volas al mi diri, kaj donu al mi obeeman koron, por ke mi faru tion, kio al vi plaĉas. Vi estu ekde nun mia SINJORO. Mi volas vin sekvi, montru al mi la vojon, kiun mi iru sur ĉiuj kampoj de mia vivo. Mi dankas vin, ke vi min elaŭdis, ke mi nun rajtas esti infano de Dio, kiu iam estos ĉe vi en la ĉielo. Amen.” Direktoro kaj profesoro D-ro-Inĝ. Werner Gitt
At first glance miracles seem unrealistic in our time because we are strongly influenced by science. The second half of the last century in particular has seen amazing revelations and progress in scientific and technical fields. Man has travelled to the moon. Dolly the sheep has been cloned and the human genome has also been sequenced. Can we believe in the miracles of the Bible in such enlightened times as ours? The resurrection of the dead, the healing of the sick or physical miracles like the instant calming of the storm on the Lake of Galilee — are they still acceptable for us today? Author and scientist Werner Gitt deals with these and similar issues in this tract. La bibliaj mirakloj Mirakloj ŝajnas al ni en nia science kondiĉita tempo unuarigarde nerealaj. Precipe la dua duono de la pasinta jarcento regalis nin per revoluciaj ekkonoj kaj sukcesoj sur la kampoj de la scienco kaj tekniko: 1938: la germana inventisto Konrad Zuse (1910-1995) konstruis la unuan programstireblan komputoron en la mondo. 1967, 3-an de decembro: la sudafrika kuracisto Christiaan Barnard (1922-2001) la unuan fojon sukcese transplantis la homan koron. 1969, 21-an de julio: homo la unuan fojon metis sian piedon sur la lungrundon. La astronaŭto Neil Armstrong proklamis kun plena fiero de la mondtrabanto la frazon: „Eta paŝo por unu homo, sed giganta paŝo por la homaro!” 1996: La embriologo Ian Wilmut en Skotlando klonis la ŝafon Dolly. Tiuj ĉi nemultaj ekzemploj povus peri impreson, kvazaŭ la homo preskaŭ ne plu havus limojn de siaj faroj. Okaze de la tuta kredo je sciencoj, multaj niaj samtempuloj havas problemojn rilate la Biblion. Ili ĝin obĵetas per argumento, ke en la „Libro de la libroj” estas priskribitaj multaj science ne kompreneblaj aferoj, kiel ekzemple: naskiĝo per virga virino releviĝo el la mortintoj blinduloj povas denove vidi, lamkripluloj povas subite marŝi la suno ricevas komandon: „Haltu!” Ni estas konfrontitaj per la fenomeno de la bibliaj mirakloj kaj starigas al ni demandon, ĉu oni povas ilin ankoraŭ rakonti al la moderna homo de la 21-a jarcento. Per nia unua paŝo ni kiel respondon donas unue la momente validan difinon D1 pri la miraklo: D1: Miraklo starigas nin en miregon, ĉar ĝi aperas neatendite kaj neprikalkuleble kaj kontraŭstaras nian normalan observadon. Se la mirakloj estas neatenditaj, kio do estas la atendito? Tiu ĉi demando helpas nin desegni klaran distinglinion inter mirakloj (la neatendito) kaj nemirakloj (atendito). Ĉiuj eventoj en nia mondo okazas interne de la kadro de firmaj leĝecoj. Tiujn neŝanĝeblajn determinecojn oni nomas naturleĝoj. Post ĉio, kion ni scias, la naturleĝoj estas konstantaj – ili estas neŝanĝeblaj ek de ilia instalo okaze de la kreado. Ili ebligas larĝan liberspacon por la plej diversaj teknikaj inventoj, kaj ili ekskluzivas multajn nur en nia imago elpensitajn procedojn kiel nerealigeblaj. Mirsento okaze de la naturleĝoj Ĉu ni estas kapablaj ankoraŭ sufiĉe senti miron pri la efikeco de la naturleĝoj? Ili atingas gigantajn rezultojn! Kiam mi antaŭ nelonge troviĝis en la haveno de Hamburgo, mi observis, kiel iu ŝipo en la havena akvo efektivigis malrapidajn movojn. Pensante pri tio mi rememoris pri iu naturleĝo, kiu estis rekonita jam de Arĥimedo (287-212 a. K.): „La naĝanta korpo elpuŝas precize tiom da likvaĵo, en kiu ĝi naĝas, kiom ĝi mem pezas.” Ĉu ni verdire konscias, kiel grandioza okazo tio ĉi estas? Se ekzemple rato surbordiĝas, la ŝipo tuj reagas kaj sinkas precize tiom pli profunde en la havenakvon, ke ĝi elpuŝas la akvokvanton precize egalan al la pezo de la rato. Se ni volus tiun kvanton de la nova sinkprofundo kalkuli, tio por ni tute ne estus eble. Ni ne konas la precizan formon de la ŝipo; kelkloke jam la farbo loziĝas kaj probable iom da helico rigardas elsuper la akvo. Sed ĉiuj-ĉi aspektoj devus esti precize konsideritaj en la kalkulo, ĉar ili kundecidas la finkalkulon. En realo tio okazas momente kaj en ekzakta maniero. Kiu donas al la akvomolekuloj komandon retiriĝi iomete flanken, por ke la ŝipo povu sinki pli profunden precize koresponde kun la pezo de la rato? La naturleĝo validas tamen ne nur por la ŝipo en la hamburga haveno, sed por ĉiuj ŝipoj de la mondo. Ĝi validas por la ludanaseto en la bankuvo, sed same por la viva anaso en lago aŭ rivero. Neniu povas surbaze de nekalkuleblaj formo kaj strukturo de la plumoj elkalkuli la precizan sinkprofundon de anaso. Kiu zorgas, por ke la kondiĉoj de tiu tiel simple formulebla naturleĝo kun tiel komplikaj sekvoj estas konstante kalkulataj, por ke la leĝo estu obeata ĉiutempe kaj ĉiuloke? Devas ekzisti iu, kiu ĉion-ĉi kalkulas kaj poste realigas laŭ la rezultoj! Kiu zorgas por la konsekvenca plenumiĝo de la naturleĝoj? Fakte troviĝas iu, kiu zorgas por la plenumiĝo de la naturleĝoj. Pri Li ni povas legi en la epistolo al Kolosanoj 1,17: „Kaj li estas antaŭ ĉio, kaj en li ĉio ekzistas.” Tiu ekzisttenanto de la mondo estas la sama, per kiu ĉiuj aferoj estas kreitaj: „Ĉar en li kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio videbla kaj nevidebla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; ĉio kreiĝis per li, kaj por li” (Kolosanoj 1,16). Tiu Unu, kiu estas la Kreinto de ĉiuj aferoj, estas ankaŭ la ekzisttenanto; estas la Sinjoro Jesuo Kristo! Ni povas diri ankaŭ tiel ĉi: Jesuo havas la superecon super ĉiuj aferoj de mikrokosmo ĝis makrokosmo. La kreado mem estas la evento, kiu ne okazis helpe de la naturleĝoj. Ĉi tie la Kreinto ĉion kreis surbaze de sia plenpovo, sia vorto, sia potenco kaj sia saĝo. Por tion efektivigi li ne bezonis la naturleĝojn. La naturleĝoj tiel ne estas la kaŭzo, sed la rezulto de la kreado. Post la finplenumita kreado ĉiuj naturleĝoj troviĝas „en funkciado”, tiel ke nun ĉiuj procedoj funkcias laŭ tiuj naturleĝoj. Jesuo estas la garantianto por tio, ke ili estas ĉie kaj ĉiam realigataj. Por tio li ne bezonas komputilon nek aliajn helprimedojn. Lia ĉiopova vorto sufiĉas. En la epistolo al Hebreoj ĉapitro 1,3 tiel tekstas pri li: „Li subtenas ĉion per la vorto de sia potenco.” Tiu retenagado fare de Jesuo manifestiĝas, el la aspekto de la sciencoj, per la naturleĝoj. En sia tuto tiuj naturleĝoj faras firman kadron, en kies interno okazas ĉiuj procezoj de la mondo. Kie do estas la loko por mirakloj? Praktike la naturleĝoj havas efikon de „supera kortumo”, kiu decidas, ĉu iu procezo en nia mondo estas permesata aŭ ne. La pli multaj de la kompleksaj procedoj en nia kreitaro (ekz. funkciado de cerbo, evoluo de embrioj) estas por ni homoj neimiteblaj kaj „mirindaj”, tamen neniu naturleĝo estas malobeita. Ĉar tiuj procedoj aperas atendite, tial ni ankaŭ la plej kompleksajn kaj ne plene komprenitajn aferojn de nia mondo ne prenas por mirakloj. Konkorde al tiuj ĉi pensoj ni povas konfronte al D1 proponi pli precizan difinon de la miraklo D2: D2: La mirakloj estas tiaj eventoj en spaco kaj tempo, kiuj okzas ekster la kadro de niaj naturleĝoj. Ni homoj povas fari nenion por malefektivigi la naturleĝojn. La mirakloj tiel ne povas esti faritaj de la homoj. La Biblio raportas al ni pri diversaj situacioj, en kiuj Dio aŭ Jesuo efektivigis miraklojn, kiel ekzemple: La trairo de la izraela popolo tra la Ruĝa maro (2 Moseo 14,16-22) La longa tago ĉe Josuo (Josuo 10,12-14) La trankviligo de stormo (Marko 4,35-41) Jesuo marŝas surface de maro (Johano 6,16-21) La sanigo de la blindnaskito (Johano 9,1-7) La nutraĵprizorgo de 5000 viroj (Johano 6,1-15) La revivigo de Lazaro (Johano 11,32-45). Atentigo: Se kelkaj homoj tamen povas okaze efektivigi aferojn, kiuj troviĝas ekster la kadro de la naturleĝoj, tiam ili agas en la nomo de aliaj povoj. Aŭ ili estas la disĉiploj de Jesuo, komisiitaj de sia Sinjoro [ekz. Petro marŝas surface de akvo (Mateo 14,29), Petro sanigas en la nomo de Jesuo la laman viron antaŭ la templa pordego (Ago 3,1-9)], aŭ temas pri sorĉistoj kaj guruoj, kibernitaj per demonpovoj [ekz. la sorĉistoj de la egipta faraono (2 Mos 7,11-12)]. Ĉu la biblie atestitaj mirakloj estas klarigeblaj helpe de la naturleĝoj? Dio povas agi enkadre de la naturleĝoj, sed pli ofte tio okazas ekster de ili. Ĉe Jakobo 5,17-18 estas raportite pri Elio, ke lia preĝo dum tri jaroj kaj duono malebligis pluvon – kaj post aldona preĝo la pluvo tuj okazis. Dio agis kaj lasis okazi sian volon. Tamen meteorologo el sia vidpunkto ĉi tie ne vidas malefektivigon de la naturleĝo. En la tempo de la klerismo oni trakombis ĉiujn bibliajn tekstojn laŭ tio, ĉu la en ili raportitaj okazintaĵoj estas klarigeblaj per la naturleĝoj. La mirakloj ekster de la naturleĝoj estis obĵetitaj kiel neeblaj kaj la koncernaj bibliaj raportoj estis facilanime proklamitaj neveraj. La bibliaj okazintaĵoj ne volas nek povas en la pli oftaj okazoj esti komprenitaj en la kadro de la naturleĝeco. Dio agas suverene. Li estas la leĝdonanto, pro tio Li mem ne estas subigita al ili. En sia agado Li estas barata de neniu limo: „Ĉar ĉe Dio nenio estas neebla” (Luko 1,37). Lia volo okazas. La kreitaro mem, kiel ĝi estas priskribita ĉe 1 Moseo 1, estas la unua en la Biblio priskribita miraklo. Dio kreas dum sia sestaga agado laŭ siaj ideoj kaj laŭ sia plano mirindan kosmon kaj la tutan vivon sur la tero. La homiĝo de la Filo de Dio estas la ekstraordinara miraklo kaj la mistero de Dio: la virgulino Mariao fariĝas graveda per la Sankta Spirito. Jesuo venas tiamaniere en nian mondon kaj estas samtempe la Filo de Dio kaj la filo de la homo. Per sia surkruca morto li finpagas nian kulpon kaj iĝas tiel nia garantianto por la eterna vivo. La releviĝo de Jesuo estas la sekva tre elstara evento, kiu eskapas ĉiun naturleĝan klarigon. Ĉiu provo, ĉi tie testi biologian aŭ medicinan klarigon, preterpasas la esencon. La releviĝo estas kaj restas aparta ago de Dio kaj okazis ekster la naturleĝoj. Pro kio Jesuo faris miraklojn? La mirakloj de Jesuo estas nedisigeble ligitaj kun lia mesaĝanonco. Li ne venis de la ĉielo kun pasporto kaj notaĵo „Filo de Dio”, sed li manifestis sin per sia plenpovo en parolo kaj ago kiel la Sendito de Dio. Lia aŭtoritato kiel la Kreinto, Savanto kaj la eterna Reĝo estis emfazita per la akompanaj mirakloj kaj signoj. Ili estas la integra parto de lia misio kaj instruo. Post ĉio jam ĝis nun dirita ni povas nur plu pli precize koncepti la Die efektivigitajn miraklojn kaj per D3 formuli tiele: D3: Mirakloj estas mirindaj kaj ekstraordinaraj agoj kaj okazintaĵoj, kiujn Dio aŭ Lia Filo Jesuo Kristo faras, kaj la procedoj pliparte okazas ekster la naturleĝa kaŭzeco. Diference de la demonflanka efikado, la mirakloj de Dio servas: al lia gloriĝo [ekz. la kreado (Psalmo 19,2), la sanigo de la blindnaskito (Johano 9,3b)] kiel helpo por la homoj [ekz. roko en dezerto donas akvon (2 Moseo 17,1-6), korvoj prizorgas la malsatan Elion (1 Reĝoj 17,6)] por fortigi la fidon [ekz. la vino dum la nupto en Kanao (Johano 2,11b)] aŭ por savi el plago [ekz. la trankviligo de la stormo (Marko 4,39)]. La miraklo de la fido Al la plej grandaj mirakloj de nia tempo apartenas, se la homoj sekvas la vokon de Jesuo kaj tiel trovas la eternan vivon. Koncerne tion la naturleĝoj ne bezonas esti malefikigitaj, sed la malnova pensmaniero devas esti ŝanĝita per la nova. En Agoj de la apostoloj 16,23-34 estas priskribita ekzemplo de karcermajstro kaj ties ŝanĝiĝo ek de la didistanco al la fido. Al la demando: „Kion mi devas fari, por ke mi estu savita?” Paŭlo kaj Silaso diras al li: „Fidu en la Sinjoron Jesuon, kaj vi estos savita, kaj via domo!” Pro kio Paŭlo ne diras: „Kredu en Dion!”? Al tio la karcermajstro kun certeco respondus: „Ni ĉi tie en Grekio havas sufiĉe da dioj, kiel: Zeŭso, Kronoso kaj Rheao, Poseidono, Hadeso, Apolo, Artemiso kaj Hermeso.” Sed Paŭlo nomas Jesuon, la Krucumiton kaj Resurektiton. Nur en li troviĝas la savo kaj la eterna vivo por ĝin havi. Al la demando de la karcermajstro pri la savo tiam troviĝis unu nura respondo. Ĝi tekstis tiam kiel ankaŭ niatempe: „Jesuo!” Tion la viro komprenis, kaj li alprenis Jesuon sia persona Savanto. Estas kurioze, kiom longan tempon bezonis tiu viro por fari decidon. En la meznokto li la unuan fojon aŭdis pri la vojo de la savo. Certe Paŭlo kaj Silaso interparolis kun li pli amplekse, sed – eĉ se ni kalkulas pri kelke da horoj, tamen ĉio okazis enkadre de unu nura tago. Tio povas al kelkaj legantoj doni kuraĝon, se ili hodiaŭ la unuan fojon eksciis pri la evangelio. Oni ne bezonas 23 aŭ 168 predikojn por konverti sin. La potenco de la evangelio estas tuj efika. Se temas pri la „miraklo de la fido”, la naturleĝoj ne bezonas esti superigitaj. Sed preskaŭ ĉiam estas la malfacilege superigeblaj muroj de nia volo, kiujn oni devas transsalti: la murojn de propra fiksiĝinta pensmaniero la murojn de fiero kaj de memjusteco la murojn de malmoliĝinta koro. La efiko ĉe la persono, kiu atingas la fidon, transigas ĉiujn homajn komprenojn kaj imagojn. Tia homo venas de sia vojo de pereo sur la vojon de la savo kaj samtage fariĝas civitano de la ĉiela regno: „Ĉar nia burĝrajto estas en la ĉielo” (Filipanoj 3,20). Ni vidas: atingi la personan fidon en Jesuon Kriston resp. konvertiĝi, tio estas la plej granda afero, kiu povas en nia vivo okazi. Faru ankoraŭ hodiaŭ la decidon vivi kun Jesuo Kristo! Kun sekva preĝo vi povas transiri en tiun savdonan fidon kaj rezervi vian lokon en la ĉiela regno: „Sinjoro Jesuo, mi volas ankaŭ iam atingi la ĉielan regnon. Purigu min de ĉia fiero kaj de la ceteraj pekoj en mia vivo. Mi kredas, ke vi estas Dio kaj ke por ni homoj vi resurektis. Vi estas mia Savanto. Mi konfidas min al vi kaj mi prenas vin nun en mian vivon. Mi petas vin, venu en mian koron, estu vi la mastro de mia vivo kaj konduku min sekure al la celo! Amen!” Direktoro kaj profesoro emer.D-ro.-Inĝ. Werner Gitt